Interagantaj galaksioj estas galaksioj, kiuj sin reciproke influas kaj pliigas siajn internajn aktivecojn. Interagoj okazas, se renkontas du aŭ pliaj galaksioj. Kuniganta forto estas la gravito kiu ankaŭ en grandaj distancoj efikas. El tio rezultas kuniĝoj de galaksioj aŭ specialaj formiĝoj kaj novaj konstelacioj de la partoprenantaj stelaj insuloj.
Okazas diversaj efikoj:
Elipsaj galaksioj plej ofte estas kuniĝaj produktoj de diskoformaj galaksioj, speciale spiralformaj galaksioj.
Nun nur unu ĝis du % de la galaksioj estas ankoraŭ en procezo de kuniĝo. Indikoj estas, ke dum la unua tempo de la Universo, ĉirkaŭ unu miliardo post la praeksplodo la tiam multnombraj nanogalaksioj ofte kuniĝis.
Atentigo pri la bildoj: Ĉiuj malgrandaj bildoj povas esti pligrandigitaj per duobla puŝo per la maldekstra muso-butono.