Interna Mongolio | |||||||||
| |||||||||
Mallongigo: 内蒙古 (Nèi Měnggǔ) | |||||||||
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Interna Mongolio montrata
| |||||||||
Signifo de nomo | kontrastigo kun Ekstera Mongolio | ||||||||
Administra speco | Aŭtonoma Regiono | ||||||||
Ĉefurbo | Hoĥoto | ||||||||
Plejgranda urbo | Baŭtoŭo | ||||||||
Provincestro | Bu Xiaolin
(ekde 30-a de marto 2016) | ||||||||
Areo | 1 183 000 km² | ||||||||
- Latitudo | 37° 24' al 53° 20' N | ||||||||
- Longitudo | 097° 05' al 126° 05' E | ||||||||
Loĝantaro | (2010) | ||||||||
- Ĉirkaŭ | 24 706 321 | ||||||||
- Loĝdenso | 21/km² | ||||||||
Ekonomio | (2009) | ||||||||
- MEP | CNY 1,17 trilionoj | ||||||||
- MEP po kapo | CNY 37 287 | ||||||||
HDI | 0,803 (alta) (2008) | ||||||||
Etnoj | hanoj – 79% mongoloj – 17% manĉuoj – 2% hujoj – 0,9% daŭroj – 0,3% | ||||||||
ISO 3166-2 | CN-15 | ||||||||
Oficiala retejo http://www.nmg.gov.cn | |||||||||
Interna Mongolio aŭ Interna Mongolujo (mongole: , Öbür mongγol, Өвөр Монгол; ĉine: 内蒙古; pinjine: Nèi Měnggǔ) estas aŭtonoma regiono en la nordo de la Ĉina Popola Respubliko. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" — termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuvio (Tuva).
Registaro de Interna Mongolio en la mongola lingvo uzas nomon öbür mongghul (Suda Mongolio) anstataŭ dotood mongghul, kio estus la mongoligo de "Interna Mongolio".
Interna Mongolio havas limojn kun provincoj Hejlongĝjango, Ĝilinio, Ljaŭningo, Hebejo, Ŝanŝio, Ŝenŝio, Ningŝjao kaj Gansuo, en nordo ĝi najbaras kun Mongolio kaj Rusio.