Internacia Flughaveno Hamad (angleHamad International Airport, arabeمطار حمد الدولي , Maṭār Ḥamad al-Duwalī) (IATA-kodo:DOH, ICAO-kodo:OTHH) estas la sola internacia flughaveno en ŝtato Kataro, kaj hejmo de la nacia flugkompanio de Kataro, Qatar Airways. Situanta sude de ĝia ĉefurbo, Doho, ĝi anstataŭis la proksiman Internacian Flughavenon de Doho kiel ĉefan flughavenon de Kataro. Antaŭe konata kiel New Doha International Airport (NDIA), Internacia Flughaveno Hamad estis origine planita por malfermiĝi en 2008, sed post serio da multekostaj prokrastoj, la flughaveno finfine malfermiĝis la 30-an de aprilo2014 per inaŭgura flugo de Qatar Airways el proksima Internacia Flughaveno de Doho. Qatar Airways kaj ĉiuj aliaj flugkompanioj formale translokiĝis al la nova flughaveno la 27-an de majo2014.[1] La flughaveno estas nomita laŭ la antaŭa Emiro de Kataro, Hamad bin Ĥalifa Al Thani.