Internacia Flughaveno Kalgario

Internacia Flughaveno Kalgario

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: YYC ICAO: CYYC
Resuma informo
Lando Kanado
Regiono suda Alberto
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Calgary Airport Authority
Apuda urbo Kalgario (17 km de urbocentro)
Alteco 1084 m
Geografia situo 51° 6′ 50″ N, 114° 1′ 13″ U (mapo)51.113888888889-114.02027777778Koordinatoj: 51° 6′ 50″ N, 114° 1′ 13″ U (mapo)
Internacia Flughaveno Kalgario (Kalgario)
Internacia Flughaveno Kalgario (Kalgario)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno Kalgario
Map
Internacia Flughaveno Kalgario
Kurej-angulo 07/25, 10/28, 16/34
Kurej-longo 1890 m, 2438 m, 3863 m
Retejo www.calgaryairport.com
vdr

La Internacia Flughaveno Kalgario (angle Calgary International Airport) estas la ĉefa flughaveno servanta Kalgarion (Alberto, Kanado) kaj la Kalgarian Regionon. Ĝi situas 17 kilometrojn de la urbocentro sed ene de la urbaj limoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj de Kanado laŭ nombro de pasaĝeroj, servinta 11,17 milionoj da pasaĝeroj[1] en 2006, kaj en tria loko inter kanadaj flughavenoj laŭ nombro de aviadil-movoj (242.658 movoj).[2] De la flughaveno kursas ĉiutagaj senhaltaj flugoj al diversaj gravaj urboj en Kanado, Eŭropo kaj Usono. Ĝi ankaŭ estas granda transporta centro por Okcidenta Kanado, la hejmo kaj transporta centro por la fluglinio Westjet, kaj transporta centro por la aerlinio Air Canada.

  1. Calgary Passenger Statistics. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-12-13 .
  2. Transport Canada TP 1496 - Preliminary aircraft statistics 2006. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2007-06-14 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne