Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj

Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj
emblemo
profesia kolegio
ne-registara organizaĵo
internacia ne-registara organizaĵo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1965 vd
Antaŭe International Museums Office vd
Geografia situo 48° 49′ 16″ N, 2° 24′ 18″ O (mapo)48.8211944444442.4050833333333Koordinatoj: 48° 49′ 16″ N, 2° 24′ 18″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Charenton-le-Pont
Situo Parizo
Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj (Parizo)
Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj (Parizo)
DEC
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj, mallongigita ICOMOS estas internacia NRO kiu okupiĝas pri la konservado de kulturaj monumentoj kiel ekzemple konstruaĵoj, historiaj urboj, kulturaj pejzaĝoj kaj arkeologiaj trovejoj.

ICOMOS estis fondita en 1965 kaj estas sbudividita en naciaj komitatoj. Ĝi formas reton de spertuloj en la kampo de historio, arkeologio, antropologio kaj urba planado. Ekzistas pli ol 7000 membroj en pli ol 110 landoj. La ĉefsidejo troviĝas en Parizo.

ICOMOS estas unuavice konata kiel konsulta instanco por UNESKO en la kampo de la kultura heredaĵo kiu troviĝas jam aŭ estas nomata por troviĝi sur la monda heredaĵo-listo. Alia grava aktiveco estas la akcelo de la publika intereso pri la konservado de monumentoj, ekzemple organizante ĉiujare la Internacian Tagon de Monumentoj (la 18-a de aprilo). Ĝi ankaŭ antaŭenigas la interŝanĝon de scioj inter internaciaj fakuloj kaj donas trejnadon kaj konsilojn.

ICOMOS instigas lokajn homojn, individue aŭ kolektive, pripensi la gravecon de la kultura heredaĵo en ilia vivo kaj komunumoj. Ĝi ankaŭ instigas antaŭenigi la konscion pri ĝia diverseco kaj vundeblo kaj la necesajn klopodojn por ĝia konservado kaj protektado[1]. Kulturo, kiu respeguliĝas same en la heredaĵo kaj la tradicioj kiel en arto, lingvoj, kuirarto, muziko, manfaritaĵoj, muzeoj aŭ literaturo, prezentas konsiderindan valoron kiu helpas en la konstruado de identecoj, respekto kaj toleremo inter la popoloj.[1]

ICOMOS estas partnero en la Internacia Komitato de la Blua Ŝildo, kiu funkcias por protekti la kulturan heredaĵon de la mondo minacata pro militoj kaj naturaj katastrofoj.

  1. 1,0 1,1 (franca) Patrimoine Culturel & Tourisme Durable (Kultura heredaĵo & daŭrebla turismo), ICOMOS, alirite la 20-an de novembro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne