Internacia Premio Neustadt de Literaturo | ||
![]() | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Lando | Usono | |
Fondita en | 1969 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Neustadt Internacia Premio de Literaturo (angle Neustadt International Prize for Literature) estas internacia literatura premio, kiu estis establita en 1969, kaj estas aljuĝita ĉiujn du jarojn.
La premio estas aljuĝita ĉiujn du jarojn ekde 1970 fare de la Universitato de Oklahomo kaj la literatura revuo World Literature Today eldonita tie [1]. Ĝi estas dotita per 50 000 USD. Ĝi celas honori gravajn internaciajn aŭtorojn pro sia literatura verko (poezio, epopeo aŭ dramo).
La premio estis lanĉita fare de la usona Neustadt-familio en 1969 laŭ iniciato de la eston-usona literaturisto Ivar Ivask, komence sub la nomo Books Abroad International Prize for Literature kaj poste kiel la Books Abroad / Neustadt Prize . Ĝi havas sian nunan nomon ekde 1976.
Ĝi estas konsiderita unu el la pli prestiĝaj internaciaj literaturaj premioj, ofte komparita kun la Nobel-premio pri Literaturo. La The New York Times nomis la premion “la oklahoma Nobelo” en 1982 [2] kaj la premio estas foje referita kiel la “usona Nobelo” [3][4]. Ekde tiam kiam ĝi estis fondita en 1970, kelkaj 30 el ties laŭreatoj, kandidatoj aŭ ĵurantoj ankaŭ estis premiitaj la Nobel-premio [5][6][7][8]. Same kiel la Nobelo, ĝi estas premiita al individuoj por ilia tuta korpo de verkado, ne por specifa verkaĵo.