Internacia Tablotenisa Federacio

Internacia Tablotenisa Federacio
emblemo
internacia sporta federacio
table tennis association (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1926 vd
Geografia situo CH1903: 535323 / 153775 (mapo)46.5321346.595596Koordinatoj: 46° 31′ 56″ N, 6° 35′ 44″ O; CH1903: 535323 / 153775 (mapo)
Sidejo Laŭzano
Internacia Tablotenisa Federacio (Laŭzano)
Internacia Tablotenisa Federacio (Laŭzano)
DEC
Map
Internacia Tablotenisa Federacio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Tablotenisa Federacio (ITTF) - angle International Table Tennis Federation, france Fédération internationale de tennis de table, hispane Federación Internacional de Tenis de Mesa - estas la tegmenta organizaĵo de ĉiuj naciaj asocioj por tabloteniso. La federacio fondiĝis dum januaro 1926 rande de la unua internacia tablotenisa turniro en Berlino. Fondaj asocioj estis tiuj de Anglio, Aŭstrio, Barato, Ĉeĥoslovakio, Danio, Germanio, Hungario, Kimrio kaj Svedio.

Inter la taskoj de la federacio estas la kontrolo de la tablotenisa regularo kaj la serĉo pri teknikaj plibonigoj por rakedoj, pilkoj kaj tablotenisaj tabloj. La federacio ankaŭ okazigas multnombrajn internaciajn tablotenisajn turnirojn, inter ili la ekde 1926 okazantaj mondaj ĉampionadoj pri tabloteniso. Kadre de tiuj mondaj ĉampionadoj okazas la kongresoj de la federacio. Ĉiumonate la organizaĵo eldonas listojn pri la rangoj de la tutmonde plej bonaj viraj kaj virinaj tablotenisistoj.

Laŭ la stato de 2008, al la federacio apartenas 195 naciaj tablotenisaj asocioj, kaj la federacia prezidanto ekde la jaro 1999 estas la kanadano Adham Sharara.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne