Internacia Tribunalo pri Marjuro

Internacia Tribunalo pri Marjuro
emblemo
internacia tribunalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de oktobro 1996 vd
Geografia situo 53° 33′ 4″ N, 9° 51′ 3″ O (mapo)53.5511111111119.8508333333333Koordinatoj: 53° 33′ 4″ N, 9° 51′ 3″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo building of the International Tribunal for the Law of the Sea
Situo Hamburgo
Internacia Tribunalo pri Marjuro (Germanio)
Internacia Tribunalo pri Marjuro (Germanio)
DEC
Map
Internacia Tribunalo pri Marjuro
Agareo

mara juro

Retejo Oficiala retejo
vdr
Loko de la Internacia Tribunalo pri Marjuro en Hamburgo, Germanio.

La Internacia Tribunalo pri Marjuro (angle:: International Tribunal for the Law of the Sea (ITLOS), france: Tribunal international du droit de la mer) estas interŝtata organizaĵo establita laŭ la mandato de la 3-a Konferenco de la UN pri marjuro, kiu adoptis la Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri la Marjuro[1].

La Konvencio ekvalidis la 16-an de novembro 1994. La Konvencio ankaŭ kreis la International Seafund Authority (ISBA) respondeca por la ekspluato de marresursoj preter nacia jurisdikcio.

La Tribunalo aktivas ekde oktobro 1996. Laŭ la statutoj, la tribunalo havas sian sidejon kaj oficejon en Hamburgo, Germanio[2]. Parolaj aŭdiencoj okazas en Hamburgo, sed la tribunalo povas decidi pri demandosesioj aliloke.

Dum la jaroj 1997-2007, la tribunalo juĝis 15 kazojn, la plej multaj el ili pri ŝipoj aŭ boatoj kaptitaj kaj detenitaj de ŝtato sub akuzoj de diversaj krimoj kaj malobservoj [3].

  1. (en) Kongresa teksto, Unuiĝintaj Nacioj
  2. (en) Statutoj de la Kortumo, arkivita kopio de la originalo, la 8-an de marto 2009
  3. (en) Kompleta listo "Arkivita kopio". Arkivita la originalo Arkivigite je 2009-03-08 per la retarkivo Wayback Machine la 8-an de marto 2009.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne