Internacia Elektroteknika Komisiono | |||||
---|---|---|---|---|---|
normiga organizaĵo ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1906 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Lingvoj |
angle, france | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Internacia Elektroteknika Komisiono (angle International Electrotechnical Commission, france Commission électrotechnique internationale, akronime konata IEC) estas normiga organizaĵo en la kampo de elektro kaj elektroniko [1][2]. Multaj normoj estas evoluigitaj kune kun la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO).
La organizaĵo konsistas el reprezentantoj de internaciaj norminstitutoj. Ĝi estis establita en 1906 kaj nuntempe pli ol 60 landoj kiuj adoptas ĝiajn normojn estas membroj. Ĝi estis origine situanta en Londono, kaj en 1948 ĝi translokiĝis al sia nuna ĉefsidejo en Ĝenevo .
La organizaĵo estis aktiva en la evoluo kaj distribuado de mezurnormoj kaj la ĉefaj estas Gaŭso (Gauss), Herco (Hertz) kaj Vebero (Weber) [3][4]. La organizaĵo ankaŭ estis la unua se temas pri proponi la Giorgi sistemon, kiu poste iĝis la Internacia Sistemo de Unuoj (SI). En 1938, la organizaĵo publikigis internacian vortprovizon celitan por tradukado, por unuigi elektran terminologion. Nuntempe la Internacia Elektroteknika Terminaro (angle International Electrotechnical Vocabulary, konata akronime IEV) fariĝis deviga normo por la elektraj kaj elektronikaj industrioj.
La 1-an de januaro 1999, la organizaĵo establis la binarajn prefiksajn normojn por stokaj unuoj en la kampo de komputiko .