Internacia Festivalo

IF
Nomo Internacia Festivalo
Regiono Germanio
Periodo jarfino
Organizanto HDP
Ekzistas ekde 1979
Celgrupo 25 ĝis 55 jaroj
Informa retpaĝo IF-retpaĝo
Fota retpaĝo Fotoarkivo
vdr

La Internacia FestivaloIF estis tradicia jarfina aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj, organizata ĉiujare en malsama germana urbo.

La unuaj 3 IF-oj okazis ekde 1979 enkadre de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Sekvis kelkjara paŭzo. Laŭ iniciato de la estraro de Germana Esperanto-Asocio la IF okazas ek de 1987 kiel memstara aranĝo.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo estis proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj distraj programeroj. Kulmino de la IF ĉiam estis la Silvestra Balo. La babilejo-trinkejo de IF tradicie-ŝerce nomiĝis knajpo, laŭ la germana vorto Kneipe (= drinkejo).

Kelkfoje al IF ligiĝis aranĝoj de AIS San-Marino.

Ĉiujn festivalojn organizis Hans-Dieter Platz, sigle nomata "HDP", escepte de la dua IF, kiu estis organizita de Uschi Felhölter.

La lasta IF solene okazis fine de 2014. Ekde la jarfino de 2015, Germana Esperanto-Asocio organizas la aranĝon Luminesk'


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne