Tiu artikolo rilatas la nuntempan sindikataron. Por la historia organizaĵo oni vidu 1-a Internacio.
Internacia Laborista Asocio | ||
---|---|---|
tutmonda sindikata federacio | ||
Komenco | decembro 1922 vd | |
Antaŭe | Internacia Laborista Asocio vd | |
Sidejo | Barcelono | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Internacia Laborista Asocio | |
Nomo | Internacia Laborista Asocio |
Fondjaro | 1922 |
Idearo | anarkosindikatisma |
Medio | internacia |
Ĝenerala Secretario | En Barcelono |
ttt-ejo | http://iwa-ait.org |
Internacia Laborista Asocio (ILA) estas internacia organizaĵo de anarkiisma inspiro, en kiu kunigas sindikatoj de diversaj landoj, ĉiuj el ili el kontraŭaŭtoritarecaj idearoj. Plej granda parto rilatas al anarkosindikatismo, kvankam ĝi federigas ankaŭ organizaĵojn de revoluciaj laboristoj.
Inter la 25a de decembro 1922 kaj la 2a de januaro de 1923 diversaj anarkosindikalistaj grupoj refondas en Berlino la ILA, kiu rilatas laŭ sia deveno kun la 1-a Internacio (1864-1876) kaj ili konsideras sin ties sekvantoj. Ĝia sekretariaro troviĝis lastatempe (aprilo de 2006) en Oslo. Oni antaŭvidis, ke ĝi pluestu en Oslo ĝis decembro de 2006.