Internacia federacio de flagosciencaj asocioj | ||
---|---|---|
Fédération internationale des associations vexillologiques | ||
vexillological society (en) ombrelorganizaĵo | ||
Komenco | septembro 1969 | |
Sidejo | Houston, Teksaso, Usono kaj Londono, Britio | |
Tipo | tegmenta internacia asocio por veksilologio (flagoscienco) | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Whitney Smith vd | |
Lingvoj |
franca, angla, germana, hispana | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia federacio de flagosciencaj asocioj aŭ Internacia federacio de veksilologiaj asocioj (origine france Fédération internationale des associations vexillologiques, mallongigo FIAV) estas internacia federacio de 51 regionaj, naciaj kaj multnaciaj asocioj kaj institucioj tra la tuta mondo kiuj studas veksilologion (flagosciencon). Sian celon FIAV difinas en sia konstitucio kiel "la kreado kaj evoluo de sciaro pri flagoj de ĉiuj tipoj, iliaj formoj kaj funkcioj, kaj de sciencaj teorioj kaj principoj bazitaj sur tiu scio."