Interreta Halo de Famo | ||
---|---|---|
Internet Hall of Fame | ||
Kondiĉoj | ||
Aljuĝanto | Interreta Societo | |
Tipo | internacia premio | |
Detaloj | ||
Stato | ĉiujara | |
Rango(j) | pioniroj, konektantoj, novigantoj | |
Statistikoj | ||
Fondo | 2012 | |
Pliaj informoj | ||
TTT-ejo | www | |
La Interreta Halo de Famo (angle The Internet Hall of Fame) estas internacia ĉiujara premio, lanĉita en 2012 kaj aljuĝata fare de la Interreta Societo pro atingoj en la branĉo de evoluigo de Interreto[1]. Inter honoraj membroj estas Vint Cerf («patro de Interreto»), Tim Berners-Lee (inventinto de TTT), Linus Torvalds (kreinto de Linukso), Richard Stallman (iniciatinto de la movado por libera programaro), Jimmy Wales (fondinto de Vikipedio)[2].