Iomano | |
---|---|
speco de sporto • sport with racquet/stick/club | |
teama sporto • pilkosporto • gaela sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Iomano (irlandlingve iománaíocht [io-MON-ioĥt]; angle hurling, [HER-ling]) estas sporto kun pilkoj kaj batiloj, ludata kun du teamoj da 15 ludantoj, kaj populara en Irlando. La celo estas bati la pilkon, nomata la sliotar [ŜLI-tar], en la golejon de la alia teamo. Se la pilko irus sub la transstangon de la golejo, la teamo ricevos tri poentojn; se ĝi irus super la transstangon, la teamo ricevos unu poenton.
Unuafoje ĝi estis ludata antaŭ pli ol 3 000 jaroj. La reguloj estis normigitaj en 1884 kaj nun la sporto estas kontrolata de la Gaela Atleta Asocio. La ĉefa turniro estas la Tut-Irlanda Ĉampioneco (okazanta ekde 1887).