Ipsilonismo (hispane, yeísmo, hispana elparolo: [ʝeˈizmo]) estas karakterizaĵo de multaj dialektoj de la hispana lingvo, kiu konsistas en la perdo de la tradicia palata laterala aproksimanta fonemo /ʎ/ (skribe ‹ll›) kaj ties fuzio en la fonemon /ʝ/ (skribe ‹y›, Esperante, <ĝ>) kutime prononcata kiel frikativo aŭ afrikato. Alivorte, ipsilonisme ‹ll› kaj ‹y› reprezentas la saman sonon /ʝ/. La esprimo ipsilonismo devenas de la hispana nomo de la letero ‹y›, ye. La kontraŭa fenomeno, lleísmo (prononcata [ʎe'izmo]), estas la fuzio de ‹y› /ʝ/ en ‹l›-on /ʎ/-on.