Irmaniero

Irmaniero (sinonimoj: iradmaniero, paŝmaniero) estas tipa maniero de irado. Kutime oni subkomprenas irmanieron de homo, sed oni povas diri ankaŭ pri irmaniero de bestoj. La irmaniero oni pritaksas laŭ amplitudo kaj maniero de movado de membroj, pozicio de korpo, longeco de paŝo, oscilado, grado de simetrio ktp. Kutime oni pritaksas la irmanieron nekonsciite laŭ tiuj kaj aliaj signoj. Tipa irmaniero ebligas ekkoni la homon kun granda verŝajneco malproksime ne vidante lian vizaĝon, eĉ de malantaŭe.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne