![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri fizikisto. Por unuo de forto rigardu la paĝon Neŭtono (mezurunuo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Neŭtono. |
Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUt.n], ofte esperantigita kiel Siro Isaako Neŭtono (naskiĝis la 25-an de decembro 1642[jul.]/ 4-an de januaro 1643[greg.] en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio, mortis la 20-an de marto[jul.]/ 31-an de marto 1727[greg.] en Londono - la julia kalendaro tiam ankoraŭ estis oficiala en Anglio) estis grava brita matematikisto, fizikisto, astronomo kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.
Lia laboro Principia Mathematica (Matematikaj Principoj de la Filozofio de Naturo), publikigita en 1687, inkludis priskribon de liaj fizikaj studoj, kiel ekzemple: Kinematiko kaj la tri leĝoj de moviĝo kaj gravito, kaj starigis la fundamenton por klasika mekaniko, kiu regis la sciencan komprenon de monda fiziko dum ĉirkaŭ tricent jaroj, kaj formis la bazon por moderna inĝenierarto.
Neŭtono argumentis, ke la movado de objektoj sur la Tero kaj la movado de ĉielaj korpoj funkcias laŭ unuformaj naturaj leĝoj, kaj la matematika modelo, kiun li prezentis por la movado de ĉielaj korpoj, baziĝis sur la leĝoj de Kepler kaj aliaj observoj. Neŭtono ekspluatis la leĝojn de Kepler de sia vortumo al gravito, uzante la samajn principojn por kvalite kaj kvante klarigi la orbitojn de kometoj, la tajdan ciklon kaj aliajn fenomenojn. Farante tion, Newton forigis la lastajn dubojn pri la valideco de la heliocentra modelo de la sunsistemo, kaj la akcepto de liaj instruoj konsistigas finan nivelon en la kopernika revolucio. Lia antaŭdiro, ke la formo de la Tero estas platigita sferoido poste estis konfirmita, konvinkante ĉiujn ne-anglaj sciencistojn de la eŭropa kontinento pri la supereco de la scienca metodo de Newton super ĉiuj metodoj, kiuj antaŭis ĝin. La decido de Newton, ke la tuta universo estas submetata al unuformaj, precizaj kaj harmoniaj matematikaj principoj, havis decidan influon sur la scienca filozofio, ĝenerale pri pensado al kaj la kompreno de la universo.
En optiko li inventis kaj konstruis la unuan lumreflektan teleskopon, disvolvis novan koloran teorion bazitan sur prisma observado, kiu dividas blankan lumon en la kolorojn de la videbla spektro, kaj elpensis la atomisman teorion de lumo, kiu konsistas el fluo de eroj. Li formulis la empirian leĝon de malvarmigo, esploris la unuan matematikan teorion de sono kaj enkondukis la koncepton de Newtonia fluado.
En matematiko Neŭtono kontribuis same signifan al la disvolviĝo de la infinitezima kalkulo kaj ĝiaj matematikaj uzoj kvankam en liaj libroj li aliĝis al geometria formuliĝo. Li ankaŭ multe kontribuis en aliaj matematikaj disciplinoj kiel ekzemple la studo de eksponencialaj serioj, la inkludo de la binoma teoremo por nekompletaj potencoj, la disvolviĝo de metodo por aproksimado de la radikoj de funkcio, la klasifiko de plej multaj triagradaj kurboj, geometriaj pruvoj, kaj pli.
Neŭtono estis diplomiĝinto de Trinity College kaj tenis la katedron pri matematiko ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li estis devota kristano, sed ne akceptis la dogmojn de la anglikana eklezio, kaj escepte en tiuj epoko rifuzis akcepti ordinan pastrecon en la eklezio, ŝajne ĉar li malakceptis la doktrinon de la Sankta Triunuo kaj fakte estis ariana kristano. Preter siaj esploroj pri matematiko kaj natursciencoj, li dediĉis multon da sia tempo al la studado de biblia kronologio kaj alkemio, sed la plej granda parto de lia laboro en ĉi tiuj kampoj ne estis publikigita dum lia vivo, sed nur longe post sia morto. Poste en la vivo li estis nomumita prezidanto de la Reĝa Societo, de 1703 ĝis 1727. Newton ankaŭ servis la britan registaron dum ĉi tiuj jaroj kiel juĝisto kaj respondeculo de la Reĝa Monfarejo kaj eĉ kiel parlamentano ene de la Ĉambro de Lordoj.