Islama literaturo estas literaturo verkita kun islama vidpunkto, en ajna lingvo.
Unu termino por tio estas adab. Kvankam nuntempe adab indikas literaturon ĝenerale, 'en plej fruaj tempoj ties signifo inkludis ĉion kion bone informita persono devas koni por sukcesi en socio kiel kulturita kaj rafinita individuo. Tiu signifo ... startis per la baza ideo ke adab estis la socie akceptita etika kaj morala kvalito de urba kaj kortega persono'; tiele adab povas indiki ankaŭ la kategorion de islama juro kiu temas pri etikedo, aŭ pri salutgesto.[1] Pli ĵuse, oni faris studojn pri la noveligo de nuntempaj islamaj literaturoj[2] kaj pri punktoj de kongruo kun politikaj temoj kiaj naciismo.[3]