Arabaj-israelaj militoj |
La Israel-hamasa Milito, Israel-gazaa Milito, aŭ Gazaa Milito estas aktuale daŭranta perforta konflikto inter Israelo kaj palestinaj armitaj grupoj gvidataj de Hamaso.[1] Ĝi komenciĝis la 7-an de oktobro 2023[2][3][4], dum la israela festo Simĥat Tora, kiam palestinaj armitaj grupoj, ĉefe apartenantaj al Hamaso kaj Palestina Islama Ĝihado, lanĉis terorisman surprizatakon. La atako komenciĝis per amasa lanĉo de almenaŭ 3000 raketoj senditaj en Israelon de la Gazaa Sektoro regata de Hamaso.[5] Samtempe, proksimume 2500 palestinaj militantoj rompis la barilon inter Gazaa Sektoro kaj Israelo kaj invadis per kamionoj, motorcikloj, kaj motoraj glisparaŝutoj.[6] Militantoj filtriĝis en kelkajn kibucojn ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro kaj en la israelan urbon Sderoton. La atako, nomata de Hamaso «Operaco Inundo Al-Aqsa», ne estis antaŭvidata de Israelo, kvankam ĝi okazis la tagon post la 50-a datreveno de la Milito de Jom Kippur.[7] Israelo deklaris staton de milito por la unua fojo post la Milito de Jom Kippur en 1973. Post mallonga tempo ĝi komencis reprezalion, kiun ĝi nomas «Operaco Feraj Glavoj», bombante kaj armee invadante la Gazaan Sektoron.[8]. Ekde la 28-a de oktobro, la Israelaj Defendaj Fortoj plifortigis sian teran atakon, ensendante tankojn kaj infanterion apogatajn de grandegaj aeraj kaj maraj atakoj kontraŭ la Sektoro.
En pluraj razioj en suda Israelo dum la surprizatako de la 7-a de oktobro, la hamasaj taĉmentoj kaptis pli ol 200 israelajn civilulojn (inkluzive virinojn, maljunegulojn, ĉ. 30 infanojn, almenaŭ unu el ili bebo) kaj soldatojn kiel ostaĝojn kaj forportis ilin en la Gazaan Sektoron.[7][9][10][11] En proksimaj israelaj komunumoj kaj militbazoj mortis 695 israelaj civiluloj (inter ili 36 neplenkreskuloj), 71 eksterlandaj civiluloj, kaj 373 armeanoj kaj policanoj.[12] Proksime al la kibuco Reim, kvindek militantoj mortigis 364 homojn en la muzikfestivalo Supernova.[12] Human Rights Watch raportis, ke la atakoj intencaj al civiluloj aŭ sendiskriminaj kaj la ostaĝigo de civiluloj estas militkrimoj laŭ internacia militmildiga juro.[13]
La israela reprezalio okazigas la plej grandan detruon de homaj vivoj el ĉiuj okazintaj konfliktoj inter Israelo kaj Gazao. Meze de majo 2024, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj taksis la palestinajn pereintojn en la milito je 24 686 identigitaj, el kio 7 797 infanoj pereis, kaj 4 959 virinoj. (Antaŭaj raportoj uzis pli grandajn nombrojn.)[14] Krome kalkuliĝas 79 205 vunditoj (8663 infanoj kaj 6327 virinoj) kaj pli ol 10 000 malaperintoj (inter ili 4400 virinoj kaj infanoj),[15] kio supozigas, ke la efektiva nombro de mortoj estas pli granda ol la konstatita.[16][17] Virinoj kaj infanoj kune konsistigas plimulton de la viktimoj de la israelaj atakoj.[18] Save the Children kalkulis meze de aprilo 2024, ke 26000 gazaaj infanoj estas mortigitaj aŭ vunditaj.[19] La konflikto kaŭzis pli ol mil infanajn amputojn, la plej grandan nombron en la historio.[20]
Iuj militaj agadoj de Israelo en palestina teritorio estas kritikataj de la internacia komunumo kiel militkrimoj malrespektaj al internacia militmildiga juro.[21][22] Inter la kondamnataj agoj estas la uzo kontraŭ la civila loĝantaro de armiloj malpermesitaj de internaciaj traktatoj, ekzemple ĵetaĵoj de blanka fosforo;[23] murdoj de civilaj funkciuloj de internaciaj organizoj, kiuj faris civilulhelpan laboron;[24] la «totala sieĝo» kaj ĉesigo de liveroj al la civilularo kiel kolektiva puno[25] kaj la evakuordonojn al civiluloj kun minaco de tuja atako kaj sen sekuraj lokoj, kien ili iru, aŭ sekuraj manieroj atingi ilin.[26] Ĉio ĉi kaŭzis perfortan translokigon de 1,9 milionoj da gazaanoj, pli ol 85 % de la loĝantaro (inter ili 893 000 infanoj),[27] kiun la Unuiĝintaj Nacioj katalogis kiel militkrimon kaj krimon kontraŭ la homaro.[28]
Gazaanoj intermite perdas haveblon de telefonaj kaj interretaj servoj kaj ofte trovas sin sen komunikaj rimedoj. Civilulhelpaj agentejoj avertas pri disvolviĝanta homrajta katastrofo.[29] Post septaga paŭzo en novembro, dum kiu oni interŝanĝis israelajn ostaĝojn por malliberigitaj palestinanoj kaj Israelo permesis limigitan eniron en la Gazaan Sektoron de helpo por civiluloj, la batalado rekomencis la 1-an de decembro.[30] Meze de marto, la Sektoro jam havis la plej grandan proporcion en la mondo da homoj vivantaj en nutromanko, kun ĉiu sesa infano en stato de severa subnutro. Spertuloj pri homrajtaj krizoj katalogis la Gazaan militon kiel "la plej mortigan en moderna historio por infanoj, ĵurnalistoj, sanservaj laboristoj, kaj UN-aj funkciuloj".[31]
La bataloj rapide disvastiĝis en aliajn regionojn. En Cisjordanio pliiĝis perfortaj agoj de israelaj setlejanoj kontraŭ palestinaj civiluloj kaj armita batalado inter la israela armeo kaj palestinaj milicoj.[32] Apud la israel-libana landlimo, la israela armeo interbataladis kun la ŝijaisma milico Hizbulaho ekde la unuaj tagoj de la konflikto. En Sirio kaj Irako okazadis atakoj de arabaj milicoj kontraŭ militbazoj de la usona armeo kaj israelaj bombadoj kontraŭ anoj de tiuj milicoj. En la Ruĝa Maro, la hutia movado komencis kampanjon de atakoj kontraŭ ŝipoj irantaj al Israelo, kaj la armeoj de Usono kaj Britio respondis per bombado de la hutioj komence de 2024.[33]