Itzehoe | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urba komunumo de Germanio ĉefurbo de distrikto en Germanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 25524 • 2210 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 319 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 153 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 56′ N, 9° 31′ O (mapo)53.9259.5163888888889Koordinatoj: 53° 56′ N, 9° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 28,03 km² (2 803 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Itzehoe [+] | |||||
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
distrikto: | Steinburg |
areo: | 28,03 km² |
koordinatoj: | 53° 55' Norde, 9° 31' Oriente |
alteco: | 22 m super marnivelo |
loĝantoj: | 32 258 (fine de decembro 2022) |
poŝtokodo: | 25501-25524 |
telefona kodo]: | 0 48 21 |
aŭta kodo: | IZ |
Itzehoe [iceHO:] estas urbo en Germanio, en la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi situas en la distrikto Steinburg kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 32 258 loĝantojn.
La urbo troviĝas borde de la rivero Stör, ŝipebla alfluaĵo al la rivero Elbo, 51 kilometrojn nordokcidente de Hamburgo kaj 24 kilometrojn norde de Glückstadt.
La preĝejo St. Laurentii el la 12-a jarcento, la kastelo Breitenburg, monaĥejo el la jaro 1256, la urbodomo de 1695 kaj historia urbokerno ĉirkaŭ ĝi, kaj ankaŭ prahistoria ĝermana tombejo el la epoko de 1500 a. K. estas vizitindaĵoj. La urbo estas prospera komercejo.
Itzehoe estas la plej malnova urbo en Holstinio. Ĝia kerno estis kastelo, defendocele kontraŭ la danoj konstruita dum la jaro 809 ordone de Egbert, unu el la dukoj de imperiestro Karolo la Granda. La komunumo kreskis kaj estis nomata Esseveldoburg, Eselsfleth kaj Ezeho. Dum 1201 la urbo detruiĝis, sed rekonstruiĝis dum 1224. La nova urbo ricevis urbajn rajtojn dum 1238, kaj la malnova urbo dum 1303. Dum la tridekjara milito Itzehoe dufoje estis detruita fare de la sveda armeo, sed estis dufoje rekonstruita. Kadre de la dukejo Ŝlesvig-Holstinio ĝi transdoniĝis al Prusio dum 1867.
La plej malalta punkto de Germanio en la aluvia grundo Wilstermarsch troveblas proksime de la urbo, en alteco de 3,54 metroj sub la marnivelo.
En la urbocentro troviĝas la interesa Muzeo Prinzesshof.