Ivan Sergejeviĉ TURGENEV (ruse Иван Тургенев, naskiĝis la 9-an de novembro 1818, mortis la 3-an de septembro 1883) estis rusa verkisto.
Li naskiĝis en Orel de riĉa nobela familio kaj vivis sian infanaĝon en Spasskoje-Lutovinovo patrina posedaĵo kie li konstatis la malfacilecon de la kamparana vivo kaj la tiranion de terposedantoj. Krome li havis eksterlandajn edukistojn kaj eklernis la francan kaj la germanan. Kiam li estis 11jara li ekstudis en Moskvo kie li lernis la anglan en edukejo kaj poste historion kaj filologion en la moskva universitato. Poste li devis reveni al la familiposedaĵo, kiam la patro mortis, sed tie li tute malkuniĝis kun sia patrino, kiun li akuzis pro despoteco. Li dum du jaroj vizitis la universitatojn de Peterburgo kaj de Berlino, kie li ekkonis la filozofion de Hegelo kaj renkontis Karl Werder. Reveninte al Rusio li laboris dum kelkaj jaroj kiel oficisto. En la jaro 1843 li publikigis sian unuan poemon: "Parasta"; poste li dediĉis sin precipe al la verkado de rakontoj, noveloj, dramoj kaj romanoj per kio li ĉefe priskribas la vivon de kamparanoj kaj servutoj, ekzemple en Memoraĵoj de ĉasisto, 1852. Oni diras, ke tiu libro helpis la decidon de la posta caro Aleksandro la 2-a liberigi kamparulojn. Ekde 1855 Turgenev vivis ĉefe en Germanio kaj ekde 1856 en Francio, nome en Parizo, kie li konatiĝis i.a. kun Theodor Storm, George Sand, Gustave Flaubert, Prosper Mérimée kaj Émile Zola. Tie li verkis siajn plej memorindajn romanojn Nobela nesto kaj Patroj kaj Filoj. Li mortis en Bougival apud Parizo en 1883, sed poste li estis entombigata en Peterburgo en fama tombejo Volkova.
La verkaro de Turgenev priskribas politikajn kaj sociajn problemojn de sia tempo, same kiel naturon kaj pejzaĝojn. En sia malfrua verkaro pli kaj pli videblas la influo de la pesimismo de Arthur Schopenhauer. Nuntempe Turgenev estas rigardata unu el la plej gravaj rusaj aŭtoroj de la 19-a jarcento.