Ivana Marie "Ivanka" TRUMP, ekde 2009 Yael KUSHNER (/ɪˈvɑːŋkə/, naskiĝis la 30-an de oktobro 1981 en Novjorko) estas usona politika figuro. Ŝi estis iama entreprenisto, iama unua vicprezidanto de la Trump Organization, iama modomodelo kaj verkisto [1][2][3].
Filino de la 45-a kaj 47-a elektita Prezidanto de Usono, Donald Trump. De marto 2017 ĝis januaro 2021, ŝi estis konsilisto (oficiale Altranga Konsilisto de la Prezidanto de Usono) al sia patro [4][5] [6].
Ivanka Trump naskiĝis en Novjorko, kiel la dua plej aĝa infano de ĉeĥ-usona modelo Ivana Trump kaj negocisto Donald Trump. Ŝiaj gepatroj divorcis en 1992, kiam ŝi estis 10-jaraĝa. Ŝi havas du fratojn, Donald Trump Jr. kaj Eric Trump, duonfratino Tiffany Trump, kaj duonfrato Barron Trump.
Ivanka Trump konvertiĝis al judismo por geedziĝi kun sia edzo, Jared Kushner. En 2019, Ivanka kaj ŝia edzo havis laŭtaksan netvaloron de 300 milionoj USD [7][8].
Trump estis implikita en ĉiuj nemoveblaĵoj kaj hotelaj komercaj disvolvaj agadoj de la negoca grupo Trump, kaj samtempe ŝi ankaŭ evoluigis "personan markon" nomitan "Ivanka Trump Jewelry", kiu surmerkatigas parfumojn, piedvestojn, mansakojn, vestaĵojn kaj okulvitrojn.