Ivano Susanin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1500 en Derevenki |
Morto | 21-an de marto 1613 (112-jaraĝa) en Isupovskoje boloto |
Ŝtataneco | Rusa carlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | metiisto ![]() |
Ivano SUSANIN (ruse Ива́н О́сипович Суса́нин) estas rusa popola heroo kaj martiro pereinta en 1613 dum la Granda Malordo en Rusio por savi la junan caron. Liaj precizaj naska kaj morta datoj ne estas konataj.
Vintre de 1613 polaj invadintoj provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. La ĵus elektita caro Miĥaelo la 1-a tiam troviĝis en la vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola taĉmento prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivan Susanin. Tiu ne volis malkovri la situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie.