Ivanovo

Pri familinomo vidu en artikolo Ivanov.


Ivanovo
Иваново ruse
urbo
urbo (1871–)
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Ivanova provinco
Urborajto ekde 1871
Poŝtkodo 153000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 361 644  (2021) [+]
Loĝdenso 3 449 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo)5741Koordinatoj: 57° 0′ N, 41° 0′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 104,84 km² (10 484 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ivanovo (Ivanova provinco)
Ivanovo (Ivanova provinco)
DEC
Lokigo de Ivanova provinco en Eŭropa Ruslando
Situo de Ivanovo
Ivanovo (Ivanovo)
Ivanovo (Ivanovo)
DEC
Situa mapo de Ivanovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ivanovo [+]
vdr

Ivanovo (ruse Иваново) estas administra centro de Ivanova regiono, granda industria, scienca kaj kultura centro, nodo de fervoja kaj de aŭta (al urboj Kostroma, Kineŝma, Vladimir) vojoj en nord-oriento de Centra Rusio, regiona aerhaveno. Loĝantaro – 401 505 personoj (en 2021). La urbo situas en eŭropa parto de Rusio, ≈ 300 km nord-oriente de Moskvo, surborde de la rivero Uvodj. La rivero Uvodj, la alfluanto de la rivero Kljazjma, fluas de nordo al sudo dividante la urbon je du partoj. Ene de la urbo al Uvodj enfluas riveretoj Talka kaj Ĥarinka. Ivanovo troviĝas en la horzono de Moskvo, rilate al UTC la tempo aplikata en Ivanovo egalas al +3.00 h. (somere +2.00 h.).

Ivanovo tradicie estas nomita la teksa ĉefurbo de Rusio. Pro tio, ke la plejmulto da teksolaboristoj estis virinoj, oni daŭre kromnomas ĝin la "urbo de fianĉinoj". Intertempe la misproporcio de virinoj inter la geloĝantoj de Ivanovo delonge malaperis pro artefaritaj rimedoj de 1950-aj (evoluo de maŝinkonstrua industrio). Laŭ la statistiko la veraj "urboj de fianĉinoj" en la nuna Rusio estas Moskvo kaj Peterburgo.

Ĝi estas ĝemelurbo de Lodzo (Pollando).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne