Izjum (ukraine Ізюм) estas urbo en Ukrainio, la centro de la distrikto Izjum de Ĥarkiva provinco. Ĝi kuŝas en Sloboĵanŝĉina (ukraine Слобожанщина), ĉe la piedo de la plej alta monto en la Ĥarkiva regiono, Kremenec, sur la kurba bordo de la rivero Donec.
La urbo estis okupata de la rusa armeo dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) kaj je la 11-a de septembro 2022 la ukrainia armeo kontraŭofensive reprenis la urbon, kiun multaj aprezas kiel strategian. La 16-an/17-an de septembro ukrainaj regopovoj informis pri malkovro de amasa tombo en apuda arbaro kun ne malpli ol 440 korpoj, kaj oni trovis 6 torturejojn, kie estis torturitaj 17 ukrainaj soldatoj kaj murditaj la tutaj familioj.
La 17-an de septembro sub ruboj de turdomo, trafitan la 9-an de marto per rusa raketo oni trovis 6 korpojn de unu familio — gepatrojn, filinojn kaj ties geavojn.