La izotopoj de paladio (Pd) estas konataj kun masnumeroj inter 93 kaj 120.
Nature-okazanta paladio estas komponita el ses izotopoj. La norma atompezo estas 106,42(1) u.
La plej stabilaj radioaktivaj izotopoj estas 107Pd kun duoniĝotempo de 6,5 milionoj jaroj, 103Pd kun duoniĝotempo 17 diurnoj, kaj 100Pd kun duoniĝotempo 3,63 diurnoj. 18 aliaj radioaktivaj izotopoj estas konataj.
La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli malpezaj ol la plej abunda stabila izotopo 106Pd estas elektrona kapto kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de rodio. La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli pezaj estas beto-minus-disfalo kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de arĝento.
Aperanta pro radioaktiveco 107Ag estas disfala produkto de 107Pd kaj estis unue esplorita en la meteorŝtono en Santa Clara, Kalifornio en 1978. La esploristoj sugestas ke la kuniĝo kaj diferencialado de fero-kernitaj malgrandaj planedoj povas okazi je 10 milionoj jaroj post la nukleosintezo. La korelacioj de 107Pd kontraŭ Ag observitaj en korpoj, kiu klare estis fanditaj pro enenigo de la suna sistemo, devas reflekti la ekziston de mallonge vivantaj izotopoj en la frua suna sistemo.