Izovolumena procezo estas termodinamika procezo kiu konservas konstantan volumenon (V=konstanto), krom volumeno ĉiuj aliaj parametroj povas esti ŝanĝataj.
Dum izovolumena procezo ne estas laboro, la termodinamika sistemo povas interŝanĝi energion nur per fluo de varmo. El la unua leĝo de termodinamiko rezultas, ke ĉia varmo estas uzata por ŝanĝi internan energion. Ŝanĝon de interna energio oni povas kalkuli el:
Izovolumenajn procezojn estas facile fari, ekz. (mal)hejti gason en fermita ujo, kiu havas dikajn rigidajn murojn.