Jackie Coogan

Jackie Coogan
Persona informo
Jackie Coogan
Naskiĝo 26-an de oktobro 1914 (1914-10-26)
en Los-Anĝeleso
Morto 1-an de marto 1984 (1984-03-01) (69-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kormalsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Betty Grable (1937–1939) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
televida aktoro
piloto
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1917– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
The Kid (1921), de Charlie Chaplin kun Jackie Coogan, komedio kombinita kun dramo kaj la unua filmo de Chaplin kiu superis unu horon.
Coogan en 1920.

John Leslie Coogan (naskiĝis la 26-an de oktobro 1914, mortis la 1-an de marto 1984) estis usona aktoro kaj komikisto kiu ekkarieris en mutaj filmoj kiel infana aktoro kiel ekzemple en la fama The Kid (La knabo, 6-jaraĝa en 1921) kun Charlie Chaplin.[1]

Tiu klasika filmo de Chaplin The Kid faris lin unu el la unuaj infanaj aktoroj de Holivudo kaj de la kinindustrio. Li poste procesis sian patrinon kaj duonpatron pri siaj fielspezitaj kinenspezoj kaj okazigis en Kalifornio la unuan konatan laŭleĝan protekton pri la enspezoj de infanaj artistoj, populare konata kiel Coogan Act.[2] Coogan plue aktoradis dum sia tuta vivo, kaj poste akiris novan famon en meza aĝo kiel portreto de Onklo Fester en la televida serio de la 1960-aj jaroj The Addams Family.

Li edziĝis en 1937 al la aktorino Betty Grable, kaj ili divorcis post du jaroj. Poste li edziĝis sinsekve al aliaj tri virinoj. Li havis kvar gefilojn.

  1. Barron, James (2a de marto 1984). "Jackie Coogan, Child Star of Films, dies at 69". New York Times. NYTimes.com. Alirita la 5an de septembro 2018.
  2. "Former child star Jackie Coogan dies". Daily News. Bowling Green, Kentucky. Associated Press. 4a de Marto, 1984. p. 17B. Alirita la 5an de Septembro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne