Jacob Friedrich Reimmann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1668 en Gröningen |
Morto | 1-an de februaro 1743 (75-jaraĝa) en Hildesheim |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena ![]() |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto historiisto teologo ![]() |
Jacob Friedrich REIMMANN (naskiĝis la 22-an de januaro, 1668 en Gröningen, mortis la 1-an de februaro 1743 en Hildesheim) estis germana luterana teologo, pedagogo, historiisto kaj filozofo. Li estas rigardata kiel fondinto de la moderna germana literaturscienco kaj genealogio. Pro lia nekredeble produktema, sistema kaj multflanka verkado pri diversaj filologiaj temoj li jam dumvive famiĝis.
Hodiaŭ specialistoj envicigas Reimmann-on al la elstaraj pensantoj de la germana kaj eŭropa racionalismo.