Jacques Gamblin (16a de Novembro 1957) estas franca aktoro. Dekomence li estis nur teknikisto, sed poste pristudis teatran arton en Caen, ekaktoris en Saint-Brieuc. Poste aliĝis al la Nacia Teatro en Parizo, reĝisorite de Pierre de Rennes Debauche. En teatro, Jacques Gamblin laboris kun multaj reĝisoroj kiaj Pierre Claude Yersin, Michel Dubois, Jeanne Champagne, Philippe Adrien, Alfredo Arias, Charles Tordjman, Jean-Louis Martinelli, Gildas Bourdet, kaj Anne Bourgeois.