Jacques Ibert | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques François Antoine Marie Ibert |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1890 en Parizo |
Morto | 5-an de februaro 1962 (71-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Passy ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Konservatorio de Parizo ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento muzikologo komponisto filmkomponisto ![]() |
Verkoj | Escales Angélique |
TTT | |
Retejo | http://www.jacquesibert.fr |
Jacques François Antoine IBERT (la 15an de aŭgusto 1890 – la 5an de februaro 1962) estis franca komponisto.
Li skribis plurajn orkestrajn verkojn, operojn, ĉambrajn pecojn, pianomuzikon, kantojn, korusmuzikon kaj ankaŭ muzikon por filmoj ĝis ĉirkaŭ 1960. La muziko de Ibert estas priskribita kiel malpeza kaj esenca, ofte sprita kaj imagive reĝisorita kun bonaj melodioj. Li ankaŭ estis estro de la Vilao Medici, la instituto de la Franca Akademio en Romo, de 1937 ĝis 1960 kun la escepto de la jaroj dum la Dua Mondmilito.