Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (naskiĝinta la 19-an de januaro 1737 en Havro, mortinta la 21-an de januaro 1814 en Éragny) estis franca verkisto. Li estis disĉiplo de Rousseau kaj anoncanto de Romantikismo en franca literaturo. Li furoris precipe per la romano Paŭlo kaj Virginio (1788).