Jadidismo (de la araba جديد 'ĝadid' = nova) estas socia-politika kaj intelekta movado kiu aperis en la Rusa Imperio dum la malfruaj jaroj de la 19-a kaj la fruaj jaroj de la 20-a jarcentoj, precipe inter islamaj popoloj de tjurka origino. Dum ĝi estis movado kiu rekomendis ŝanĝi la malnovan eduksistemon kaj la neceson de eŭropa edukado por islamanoj, ĝi ankaŭ celis aboli feŭdajn restaĵojn, reformi Islamon kaj religiajn lernejojn, kaj adapti islamon al la postuloj de la nacia burĝaro. Unu el la plej elstaraj figuroj de la movado estis İsmail Gaspıralı.