La Jagelona Universitato (pole Uniwersytet Jagielloński; historie: Studium Generale, Krakova Akademio, La Ĉefa Skolo Krona) estas la plej malnova pola universitato. Ĝi troviĝas en Krakovo. Ĝi estas unu el plej grandaj, plej famaj kaj estimataj universitatoj en Eŭropo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.