Jair Messias BOLSONARO (brazilportugale: [ʒˈiʁ miˈsi.ɐz bowsoˈnaɾu, ʒaˈiɾ -]; Esperantigite Ĵairo Mesio Bolsonaro; naskiĝinta la 21-an de marto 1955) estas brazila politikisto kaj emeritiĝinta armea oficiro, kiu estis la 38-a prezidanto de Brazilo ekde komence de 2019 ĝis fine de 2022. Li estis elektita en 2018 kiel membro de la konservativa Socia Liberala Partio kaj poste eksiĝis de ĝi. De 1991 ĝis 2018, Bolsonaro estis membro de la Ĉambro de Deputitoj de Brazilo, reprezentante la ŝtaton Rio de Janeiro.