Jakob Freud | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1815 |
Morto | 23-an de oktobro 1896 (80-jaraĝa) |
Tombo | Malnova juda tombejo en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Patro | Schlomo Freud (en) |
Patrino | Pessel Hoffman (en) |
Edz(in)o | Amalia Freud |
Infanoj | Sigmund Freud, Pauline Regine Freud (en) , Regina Debora Freud (en) , Maria Freud (en) , Esther Adolfine Freud (en) , Anna Freud Bernays (en) , Julian Freud (en) , Alexander Freud (en) |
Okupo | |
Okupo | komercisto |
Jakob FREUD aŭ Jacob Koloman Freud (1815–1896) estis la patro de Sigmund Freud, fondinto de psikoanalizo.
Naskiĝinta en la urbo de nuna Ukrainio Tysmenytsia, tiam en Reĝlando Galicio kaj Lodomerio de la Aŭstra Imperio,[1] kaj el Ĥasidisma deveno kvankam li mem estis klerisma judo de Haskala,[2] li vivtenis sin kiel lankomercisto.[3] Fakte li estis malriĉiĝinta komercisto, estis jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝinta, kiam naskiĝis Sigmund Freud, kiu havis du pli aĝajn duonfratojn kaj sep pli junajn gefratojn. Kiam Sigmund naskiĝis, lia plej aĝa duonfrato jam estis patro, kaj tiel Sigmund estis onklo denaske, kaj lia nevo Johano estis konstanta (kaj pli aĝa) kunludanto en liaj pli fruaj jaroj.[4] Ernest Jones spekulacias ke la malkutima familia fono eble kondukos poste Sigmund al frua intereso en familidinamiko.[5]