Jakobo la 6-a / la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Skotlando, Anglio kaj Irlando | |||||
![]() | |||||
Kronado | 1567 por Skotlando1603 por Anglio | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James I (VI) | |||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1566 en Edinburga Burgo | ||||
Morto | 27-an de marto 1625 (58-jaraĝa) en Theobalds House | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Disenterio ![]() | ||||
Tombo | Abatejo Westminster ![]() | ||||
Religio | Anglikanismo • Eklezio de Skotlando vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | skota • angla vd | ||||
Loĝloko | Kastelo de Stirling vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando Reĝlando Anglio Reĝlando Irlando ![]() | ||||
Alma mater | tutoro ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stuartoj vd | ||||
Patro | Henriko Stuart (Lordo Darnley) ![]() | ||||
Patrino | Maria Stuart ![]() | ||||
Gefratoj | stillborn twin Hepburn (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Anne of Denmark (mul) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Henry Frederick Stuart, Mary Stuart (mul) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto monarko verkisto aristokrato ![]() | ||||
Aktiva en | Edinburgo • Londono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Demonologio ❦ The True Law of Free Monarchies ❦ Basilikon Doron ❦ Some Reulis and Cautelis to be observit and eschewit in Scottis poesie ❦ De jure regni apud Scotos vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝo de Skotlando ![]() | |||||
Jakobo la 6-a | |||||
Dum | 1567-1625 | ||||
Antaŭulo | Maria Stuart | ||||
Sekvanto | Karlo la 1-a | ||||
Reĝo de Anglio ![]() | |||||
Jakobo la 1-a | |||||
Dum | 1603-1625 | ||||
Antaŭulo | Elizabeto la 1-a | ||||
Sekvanto | Karlo la 1-a | ||||
Reĝo de Irlando ![]() | |||||
Jakobo la 1-a | |||||
Dum | 1603-1625 | ||||
Antaŭulo | Elizabeto la 1-a | ||||
Sekvanto | Karlo la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakobo la 6-a kaj 1-a (19-a de junio 1566 – 27-a de marto 1625, angle kaj skote James, prononco angle [ĝejmz]) estis reĝo de Skotlando kiel Jakobo la 6-a, kaj Reĝo de Anglio kaj Reĝo de Irlando kiel Jakobo la 1-a. Li reĝis en Skotlando kiel Jakobo la 6-a ekde la 24-a de julio 1567, kiam li estis nur unujaraĝa, sukcedinte sian patrinon la reĝinon Maria la 1-a de Skotlando. Regentoj regis dum lia infanaĝo kaj junaĝo, kio finiĝis oficiale en 1578, kvankam li ne prenis kontrolon de la regado ĝis 1581.[1] La 24-a de marto 1603, kiel Jakobo la 1-a, li sukcedis la lastan Tudoran reĝon de Anglio kaj Irlando, Elizabeto la 1-a, kiu mortis sen sukcedontaro.[2] Li tiam regis Anglion, Skotlandon kaj Irlandon dum 22 jaroj, ĝis sia morto je sia aĝo de 58.[3]
Kvankam li regis akurate en Skotlando, li trafis malfacilaĵojn en Anglio,[4] inkludante la faman Pulvan konspiron en 1605 kaj postajn konfliktojn kontraŭ la Parlamento, kiu malamikiĝis kontraŭ li, ĉefe pri impostado. La absolutisma politiko de Jakobo, financa malrespondeco kaj la favoroj donitaj al malpopularaj amikoj setligis la bazon por la Angla enlanda milito, kiam oni juĝis kaj ekzekutis lian filon kaj sukcedonton, nome Karlo la 1-a.[5] Tamen, dumvive la reĝo ĝuis sufiĉe stabilan politikan situacion kaj en Anglio kaj en Skotlando, kaj la nuntempaj historiistoj konsideras Jakobon reĝon inteligentan kaj penseman.[6]
Dum lia reĝado pludaŭris la Elizabeta teatro kaj literaturo, pro grandaj verkistoj kiel William Shakespeare, John Donne, Ben Jonson kaj Francis Bacon, kiujn la reĝo helpis, kontribuante al la kultura florado.[7] Pasia pri teologio, la Reĝo mendis la tradukon de la Biblio kiu portas lian nomon, la King James Bible, kiu ankoraŭ estas la oficiala biblio de la Eklezio de Anglio. Probable neniam estis tioma literatura kaj kultura etoso danke al la Angla Krono. Jakobo mem estis saĝulo, aŭtoro de poezio, tradukoj kaj traktato pri poezio, verkoj kontraŭ sorĉistinoj kaj kontraŭ tabako (Daemonologie [1597][8] kaj A Counterblaste to Tobacco [1604]), meditadoj kaj komentarioj pri la Biblio, verkoj de politika teorio (The True Law of Free Monarchies [1598] kaj Basilikon Doron [1599]), kaj, kompreneble, sermonoj por la Parlamento. Sir Anthony Weldon asertis, ke Jakobo estis nomita "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", kaj ekde tiam oni havis tiun ideon de la monarko.[9]