La Jakovlev Jak-3 (ruse Як-3) estis nomo de unusideja soveta ĉasaviadilo el la Dua Mondmilito. Ĝi estis tutmetala aviadilo, planita inter 1941-44 kaj ekproduktita serie en 1944. La unua provflugo okazis en 1943. La produktado finiĝis en 1946.
Ĝi aperis fine de 1944 kiel Jak-3A, kun motoro VK-107A. Ĝi atingis la rapidon de 720 km/h ĉe 2984 kg-a starta maso.
Oni produktis el tiu 4848 aviojn dum la Dua Mondmilito. Kune kun Lavoĉkin La-7, Jak-3 estis ĉefa ĉasaviadilo de Sovetia aerarmeo inter 1944 kaj 1945.