Jamusukro | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego commune of Ivory Coast (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 340 234 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 164 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 49′ N, 5° 16′ U (mapo)6.8161111111111-5.2741666666667Koordinatoj: 6° 49′ N, 5° 16′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 214 m [+] | ||||
Areo | 2075 km² ( 207 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yamoussoukro [+] | |||||
Jamusukro (france Yamoussoukro) estas ekde marto 1983 la formala ĉefurbo de Ebur-Bordo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 340 234 loĝantoj sur areo de 2 075 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 164 loĝantoj/km².
Ĝi situas centre de la lando, ĉirkaŭ 215 km nord-okcidente de la antaŭa ĉefurbo Abiĝano, kiu situas marborde kaj plu estas la plej grava urbo de la lando.
La nomo de la urbo deriviĝas de reĝino Jamuso, kiu ĉe la koloniigo en 1901 regis la vilaĝon N'Gokro.
En Jamusukro naskiĝis Félix Houphouët-Boigny, la unua prezidento de Ebur-Bordo. Li en 1983 dekretis ke lia hejmloko estu la nova nacia ĉefurbo kaj de 1985 ĝis 1989 tie igis konstrui la plej ampleksan kirkon de katolikismo omaĝan al la Dipatrino: la baziliko de Nia Sinjorino de la Paco; fakte tiu ĉi estas pli larĝa ol la baziliko de Sankta Petro de Romo. La baziliko estas fervora loko de la katolika fido en Afriko. Ĉar en la lando ĉiuj konstruaĵoj estas protektitaj per kopirajto almenaŭ 70 jarojn post la morto de la arkitekto, estas apenaŭ iuj bildoj pri la baziliko en Vikipedio. Rara escepto estas la foto en la informkesto, en kiu la preĝejo nur "hazarde" aperas tute en la fono de la bildo.