Jan Decleir | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-a de februaro 1946 en en Niel | ||||
Etno | Flandroj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio ![]() | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Reinhilde Decleir kaj Dirk Decleir (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Brechtje Louwaard | ||||
Infanoj | Jenne Decleir (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra reĝisoro ludisto filmaktoro televida aktoro ![]() | ||||
Laborkampo | Teatra arto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1996-nun | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | "Priester Daens" en Daens; "Dreverhaven" en Karakter; "Angelo Ledda" en De zaak Alzheimer | ||||
Oskar-premio | |||||
pro Karakter kaj Antonia | |||||
Pluaj premioj | "Ora bovido" en la Nederlanda Filmfestivalo pro Wolfsberg (2007), "Plej bona aktoro" en la Pariza Filmfestivalo (1998) pro lia rolo en Karakter kaj pluraj aliaj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Decleir (naskiĝis la 14-an de februaro 1946 en Niel) estas multtalenta flandra film- kaj teatro-aktoro, grafikisto kaj desegnisto.
Li havis sian unuan grandan rolon en la filmo Mira de Fons Rademakers (1971) kaj ekde tiam aperis en nenombreblaj Flandraj kaj Nederlandaj filmoj kaj televido-produktaĵoj. Li ĉefrolis en filmoj kiuj gajnis Oskar-premiojn kiel Karakter kaj Antonia kaj en la socia dramo Daens.
En 2003 li ludis la ĉefrolon en la kritike aklamita suspensfilmo De zaak Alzheimer (La kazo Alchajmer) pri kiu la eminenta usona kritikisto Roger Ebert skribis: Jan Decleir never goes for the easy effect, never pushes too hard, is a rock-solid occupant of his character. Everything he has to say is embodied, not expressed. Decleir is the real thing. (Jan Decleir neniam elektas la facilan efikon, neniam puŝas tro forte, estas solidega loĝanto de sia karaktero. Ĉio, kion li diras, estas enkorpigita, ne esprimita. Decleir estas la vera afero.)