Jan Troell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1931 (93-jaraĝa) en Limhamn, Malmö |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmmuntisto ĉefkameraisto scenaristo reĝisoro |
Jan TROELL (n. la 23-an de julio 1931 en Limhamn apud Malmö, Svedio) estas sveda filmoreĝisoro. Kutime, Troell redaktas siajn proprajn scenarojn kaj estas sia propra fotografia direktoro. Liaj realistaj filmoj montriĝas tre fotografemaj kaj lirikaj, kaj en ili estas naturo ofte ĉiopova.
Troell iĝis tre sukcesa reĝisoro, kio vicigis lin inter la plej gravaj modernaj filmoreĝisoroj de Svedio (kune kun Ingmar Bergman kaj Bo Widerberg).