Jan van Mieris (1660-1690) | ||
---|---|---|
Portreto de artisto, fumanta pipon,
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de junio 1660 en Lejdeno, Nederlando | |
Morto | 17-a de marto 1690 en Romo, Italio | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Familio | ||
Patro | Frans van Mieris vd | |
Patrino | Cunera van der Cock (en) vd | |
Gefratoj | Willem van Mieris vd | |
Parencoj | Frans van Mieris la Juna (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vidartisto vd | |
Aktiva en | Leiden • Italio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Portrait of a young Man ❦ Portrait of Cornelis Backer (1633-1681) ❦ Willem Backer (1595-1652) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jan van Mieris (1660-1690) estis nederlanda poeto kaj pentristo pri ĝenro kaj portretoj en la Baroka Periodo. Li estis filo de Frans van Mieris la Juna, nevo de Frans van Mieris la Maljuna (1635-1681) kaj frato de Willem van Mieris (1662-1747). Kaj lia patro kaj lia frato ambaŭ estis pli bone konataj. Nur kelkaj el la pentraĵoj de Jan estas konataj nuntempe, kaj la galerio de pentraĵoj en Dresden neniam posedis ajnan el ili.[1]
Kiel lia frato Willem, Jan van Mieris lernis la arton pri pentradoj el ilia patro kaj ankaŭ kun Gerard de Lairesse (1641-1711), en Amsterdamo, kie li lernis pentri historiajn pejzaĝojn. Okaze de la morto de ilia patro en 1681, Willem, aĝante nur 18 jarojn, respondecis pri la familia laborejo.[2] Kiel poeto, Jan van Mieris verkis lirikan version el la teatraĵo “Aminta” de la poeto Torquato Tasso (1544-1595) kiu konserviĝas en manuskripto en la Universitato de Lejdeno.[3] Li havis fratinon Christina van Mieris (1664-1685).