Jan Wolkers

Jan Wolkers
Jan Wolkers en 1995
Jan Wolkers en 1995
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1925 (1925-10-26)
en Oegstgeest
Morto 19-an de oktobro 2007 (2007-10-19) (81-jaraĝa)
en Texel
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jan Wolkers
Familio
Edz(in)o Annemarie Nauta (en) Traduki (1958–)
Maria de Roo (en) Traduki (1947–)
Karina Gnirrep (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida prezentisto
pentristo
scenaristo
prezentisto
skulptisto
verkisto
kolumnisto
dramaturgo
medalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1961– vd
Verkado
Verkoj Vredesmonument ❦
Watersnoodmonument Kruiningen ❦
Without title vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Hendrik Wolkers (26-a de oktobro 192519-a de oktobro 2007) [1] estis nederlanda verkisto, skulptisto kaj pentristo. Li naskiĝis en Oegstgeest. En la literaturo de post la dua mondmilito oni konsideras lin kiel unu el la "Granda Kvaropo" kune kun Willem Frederik Hermans, Harry Mulisch kaj Gerard Reve (la lastaj verkistoj estas ankaŭ konataj kiel la "Granda Triopo"). Li disfamiĝis dum la 1960-aj jaroj ĉefe pro la trafe rektaj priskriboj de seksumado. Kvankam pliposte oni rekonis lin pli pro la alloga kaj originala stilo ol pro liaj problemoj kun la konservativa socio dum pli frua periodo. De lia novelo Turks Fruit (Lukumo) 1969 oni faris ankaŭ sukcesan filmon, kaj tradukis ĝin al dek diversaj lingvoj. En 1982, li rifuzis akcepti la Constantijn Huygenspremion, kaj la P. C. Hooftpremion en 1989.

Iam li apogis la agadon de la Partio por la Bestoj.

Wolkers loĝis ekde 1980 ĝis sia morto, sur la insulo Texel. Nombro da liaj skulptaĵoj en Nederlando fariĝis celo por vandalismo, probable pro lia uzo de vitro kiel konstrua materialo. Kelkaj ekzemploj estas la Auschwitz-monumento en Amsterdamo kaj la monumento sur la Digo ĉe Ceres sur Texel. Kiel reago al la detruo de la monumento en 2003, Wolkers anoncis ke li uzos malpli da vitro kaj pli da ŝtalo por tiaj monumentoj en la estonteco. La Jac. P. Thijsse monumento en la akvo de Elemert sur Texel ja enhavas pli da ŝtalo, sed vitro ankoraŭ estas substanca parto de lia artaĵo.

Wolkers mortis la 19-an de oktobro 2007, en aĝo de 81, en sia hejmo sur Texel. Li estis kremaciita en Amsterdamo je "De Nieuwe Ooster" tombejo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne