Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017:
- 1-a de januaro
- 2-a de januaro
Atenco per aŭto-bombo okazigis 30 mortojn en ŝijaisma kvartalo de Bagdado, Irako.
- 6-a de januaro
Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima, Brazilo.
Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko.
- 7-a de januaro
- 8-a de januaro
- 10-a de januaro
Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.
- Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo.
Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo, Afganio.
- 15-a de januaro
Nova ribelo de malliberigitoj okazigis almenaŭ 27 mortojn en prizono de la subŝtato Natal, Brazilo.
- 16-a de januaro
37 mortoj pro falo de aviadilo sur loĝejoj ĉe la flughaveno de Biŝkeko en Kirgizio.
- 17-a de januaro
La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.
- 18-a de januaro
Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.
- 19-a de januaro
Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.
La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.
- 20-a de januaro
Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.
Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.
- 21-a de januaro
Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.
La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
- 24-a de januaro
- 25-a de januaro
- 27-a de januaro
Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon.
- 28-a de januaro
Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj, ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio.
- 29-a de januaro
Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko, Kanado, okazigas 6 mortojn.
Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro.
- 30-a de januaro