En Parizo okazis atenco fare de radikalaj islamistoj kontraŭ la sidejo de la satira gazeto "Charlie Hebdo". Mortis 12 homoj, el kiuj 2 policanoj, kelkaj aliaj estis vunditaj.
en Montrouge apud Parizo, policanino estis pafmortigita kaj alia homo estis grave vundita de armita viro. La afero ŝajnas ligita kun la okazaĵoj de la 7-a de januaro2015.
En Parizo denove okazis atako kun ostaĝ-preno, ĉi foje kontraŭ koŝera vendejo "Hypercacher" en la 20-a arondismento. Mortis 5 homoj, inkluzive de ostaĝ-preninto. Ambaŭ atencoj finas kun la rezulto de 20 mortintoj: 17 viktimoj kaj 3 teroristoj.