Japana teceremonio aŭ ĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadō aŭ chadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.
Teo estas sankta en zeno kaj ŝintoismo. Ĝi aperis en la 16-a jarcento.
Chanoyu (茶の湯, litere «varmega akvo por la teo») estas la rito mem, kvankam sadō aŭ chadō (茶道, «la vojo de la teo») reprezentas la studon de la tedoktrino. Pli precize, la vorto chaji (茶事) rilatas al kompleta teceremonio kun manĝeto (kaiseki), usucha (薄茶, «maldika teo») kaj koicha (濃茶, «dika teo»), kiu daŭras proksimume kvar horojn. Chakai (茶会, «renkonto apud teo») ne inkludas la manĝeton kaiseki.
![]() |
|