Javier Gerardo MILEI (naskiĝis la 22-an de oktobro 1970, Bonaero, Argentino) estas argentina ekonomikisto, verkisto, radiodissendisto, oratoro kaj politikisto. Li estas la nuna prezidanto de Argentino ekde la 10-an de decembro 2023[1]. Li estas priskribita kiel dekstrula ekstremisto.[2][3][4][5][6][7][8] Milei famiĝis post siaj oftaj aperoj en televido en kiu li forte kritikis la registarojn de Cristina Fernández de Kirchner, Alberto Fernandez kaj iagrade Mauricio Macri.
Milei kreis la koalicion La Libertad Avanza (Libereco movas antaŭen) kaj kampanjanta sub la slogano "Mi ne venis ĉi tien gvidi ŝafidojn sed veki leonojn". Ekde la fino de 2021, li estis membro de la Ĉambro de Deputitoj de Argentino nome de la grandurbo Bonaero. [9]