Jazz at the Philharmonic (JATP) estis la titolo de koncertserio, kiun produktis Norman Granz pli ol 20 jarojn kaj kun kiu li tutmonde vojaĝis. Komence la koncertoj prezentis sving- resp. bibopmuzikistojn, kiuj unue muzikis en etaj grupoj kaj je la fino renkontiĝis sur la scenejo por improvizad-kunsido.