Jean Dorst | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean Dorst | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1924 en Mulhouse | ||||
Morto | 8-an de aŭgusto 2001 (77-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo filozofo ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Avant que nature meure vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean DORST (7a de aŭgusto 1924 – 8a de aŭgusto 2001) estis franca ornitologo.
Dorst naskiĝis en Mulhouse kaj studis biologion kaj paleontologion en la Fakultato de Sciencoj de la Universitato de Parizo. En 1947 li aliĝis al la stabanaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Li sukcedis al Jacques Berlioz kiel porparolanto pri mamuloj kaj birdoj en 1964, kaj estis elektita kiel direktoro de la muzeo en 1975, rezignante en 1985 por protesti kontraŭ reformoj de la muzeo fare de la registaro.
Dorst estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, kaj unu el la fondintoj kaj dua prezidento de la Fondaĵo Charles Darwin por la insularo Galapagos, prezidanto de la 16a Internacia Ornitologia Kongreso (IOK), kaj vic-prezidanto de la Komisiono de Protektado de Minacataj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN).
Dorst estis unu el la verkistoj de la dokumenta filmo Le Peuple Migrateur (La migranta popolo), kaj la filmo estas dediĉita al li. Oni publikigis akompanatan volumon de fotoj kaj eseoj en 2003.[1]