Jean Fouquet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1420 en Tours |
Morto | 30-an de novembro 1479 (59-jaraĝa) en Tours |
Lingvoj | meza franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo dezajnisto iluministo ilustristo |
Verkoj | Hours of Étienne Chevalier Melun Diptych Charles VII, King of France Pietà Grandes Chroniques de France (Jean Fouquet) Portrait of Guillaume Jouvenel des Ursins Portrait of the court jester Gonella Histoire Ancienne (Jean Fouquet) |
Jean Fouquet (Tours, Francio, ĉirkaŭ 1420 – Tours, Francio, ĉirkaŭ 1481) estas konsiderata unu el la grandaj pentristoj de la komenca Renesanco kaj plinoviginto de la franca pentrarto de la 15a jarcento. Formita en la franca tradicio de la internacia gotiko, disvolvigis novan stilon, integrante la fortajn kolorajn nuancojn de la gotiko kun la perspektivo, ora proporcio kaj la volumoj italaj, same kiel la naturalista plinovigo de la flandroj. Liaj majstroverkoj estas la Diptiko de Melun kaj la miniaturoj de la Libro de horoj de Étienne Chevalier.
Li estis fama siatempe, sed poste lia verko forgesiĝis ĝis sia rehabilitado en la 19a jarcento fare de la romantikuloj kaj francaj kaj germanaj, interesataj en arto mezepoka. Lia verkaro plivaloriĝis definitive dum ekspozicio pri francaj primitivoj organizita en la Nacia Biblioteko de Parizo en 1904, kiu permesis kunigi kaj koni lian disan verkaron.[1]